
Kie
La 97a SAT-kongreso okazos en Quinta Juvenil dos Salesianos, R. Dr Corino de Andrade 54, Porto: trovebla per guglo ĉi tie https://maps.app.goo.gl/cHm7Ym6QDAXhk6Um9
Ĝi facile atingeblas per metroo per la oranĝa linio F, se vi eliras en la haltejo Nasoni, kiel eblas vidi per la suba bildo:

Se vi uzas buson por atingi la kongresejon, 4 linioj haltas sufiĉe proksime de ĝi en haltejo R. Contumil (RCON), 305, 402, 805 kaj la nokta buso 8M.

Se vi venas per trajno, eliru en la trajnstacidomo de Campanhã kaj eblas facile tie eniri metron Linio F, direkto Fânzeres kaj eliri en haltejo Nasoni, se vi venas per aviadilo, same facile eblas preni metroon de flughaveno ĝis haltejo Trindade, linio L kaj de tie eniri metroon de Linio F, direkto Fânzeres por same eliri en haltejo Nasoni.