Bonvenon!

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

La 97a SAT-Kongreso okazos en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024, koincide kun celebrado de 50 jariĝo de la “Revolucio de Diantoj”.